La kreditrisko aŭ risko de kontraŭparto estas la risko ke depruntanto (individuo aŭ entrepreno) ne repagu sian ŝuldon je la fiksita pagdato. Se origine ĝi estis maltrankvilo nur por la bankoj, ĝi koncernas ĉiujn entreprenojn (precipe pro la pagdato, kiujn ili konsentas al siaj klientoj, kiuj similas al mallongtempaj pruntoj), kaj multaj el ili hodiaŭ devas integri ĝin en sian administradon por redukti ĝin. Tiu risko alportas gravajn konsekvencojn al ĉiu entrepreno: ĉiu nerepagita ŝuldo estas ekonomia perdo por la kreditoro. Rilate librotenadon, la kreditoraĵoj kaj la konsentitaj alpruntoj al eksteraj kompanioj estas enskribitaj sur aparta linio en la bilanco de entrepreno kaj ĉiu negativa evoluo ŝuldoŝarĝas la entreprenon je meza kaj longa tempo. Tre frue, la entreprenoj esploris kiel protekti sin kontraŭ la kreditrisko, laŭ du manieroj. Unue, la risko povas esti taksata laŭ diversaj kriterioj kaj per teknikoj miksantaj komputadon kaj intuicion. Sekve de tiu taksado, la entreprenoj povas uzi diversajn protekt-rimedojn por minimumigi kaj eĉ nuligi la ekonomian riskon.